Julio de 2019
Aspekto
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en julio 2019:
- Pro incendio en atoma submarŝipo ĉe la urbo Severodvinsko pereis 14 kaj estis vunditaj 10 maristoj. Inter la pereintoj 7 kapitanoj de la unua rango kaj du Herooj de Rusio.
- Kartvela ĵurnalisto en televidkanalo "Rustavi 2" komencis rektan elsendon per ruslingvaj krudaj insultoj al la rusia prezidanto Vladimir Putin, abunde uzante sakraĵojn. Sekvis protestoj en Kartvelio kaj Rusio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ekde la 8-a de julio 2019 en Tbiliso (Kartvelio) daŭras kvar manifestacioj, inter kiuj foje okazis konfrontiĝoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Eŭropa Parlamento elektis Ursula von der Leyen prezidanto de la Eŭropa Komisiono.
- La Alĝeria nacia teamo de futbalo gajnis la Afrikan Pokalon de Nacioj duan fojon venkante Senegalan teamon 1-0 en Kairo.
- Aperis informoj pri morto de la prezidanto de Turkmenio Gurbanguli Berdimuĥamedov. La turkmenaj aŭtoritatoj kontestas tion.
- Boris Johnson sukcedas al Theresa May kiel gvidanto de la Konservativa Partio kaj iĝas Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando.
- En Moskvo polico dispelis amasajn manifestaciojn kontraŭ rifuzo de la urbaj aŭtoritatoj registri opoziciajn kandidatojn por balotado en la Urba Dumao. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Kolombia biciklisto Egan Bernal gajnis la 106-an eldonon de Tour de France.
- La tago de la transiro, do la homaro konsumis ĉiujn naturmaterialojn kiujn Tero pojare povas disponigi. Ĝis la venonta 1-a de januaro, ĝi vivos kredite de estontaj generacioj.
|